Karl Richter | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de oktobro 1926 en Plauen |
Morto | 15-an de februaro 1981 (54-jaraĝa) en Munkeno |
Mortokialo | Cardioplegia (en) |
Tombo | Enzenbühl cemetery (en) , 81163 |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Kruclernejo Altlernejo por Muziko «Carl Maria von Weber» Altlernejo por Muziko kaj Teatro „Felix Mendelssohn Bartholdy“ Lepsiko |
Okupo | |
Okupo | orgenisto komponisto muzikinstruisto universitata instruisto dirigento ĥorestro klavicenisto |
Karl RICHTER [karl rihter] (naskiĝis la 15-an de oktobro 1927 en Plauen, Germanio, mortis la 15-an de februaro 1981 en Munkeno) estis fama germana dirigento, klavicenisto kaj orgenisto. Hodiaŭ li estas plej bone konata pro sia specialiĝo kaj interpretoj ĉe la komponaĵoj de Johann Sebastian Bach kaj Georg Friedrich Händel (George Handel), kvankam dum sia vivo li interesiĝis pri diversaj muzikaj stiloj, el la romantiksimfonia ĝis opero.
Ĉe sia karierpinto Richter estis unu el la plej popularaj kaj impresigaj koncertistoj, aktive donante koncertojn ĉirkaŭ la tutmondo; tamen pli proksime al sia morto en la fruaj 1980-aj jaroj, oni lin malpli kaj malpli favoris, precipe pro la daŭra ŝanĝado de gustoj rilate al historiema koncertado kaj pro la plidisvastiĝanta vidpunkto, ke romantika aliro al baroka muziko estas maltaŭga.