Karl Vanselow | |
---|---|
Karl Vanselow ĉirkaŭ 1950 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de marto 1877 en Trzcianka |
Morto | 28-an de decembro 1959 (82-jaraĝa) en Berlino |
Lingvoj | Esperanto • germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Familio | |
Frat(in)o | Julius Vanselow (en) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto verkisto |
Ludwig Karl VANSELOW (n. la 20-an de marto 1877 en Schönlanke (Ostbahn), nun Trzcianka (en Pollando, en la vojevodio Grandpolio); mortis la 28-an de decembro 1959 en Berlin) estis germana esperantisto kaj publicisto, eldonisto, poeto en la germana kaj en Esperanto kaj posedanto de kinejoj en Berlino.
Ekde la jaro 1910 li posedis imponan vilaon "Villa Schönheit" (vilao beleco) en la pitoreska urbo Werder (Havel) apud Pocdamo.
Li tre abunde verkis originale kaj traduke en Esperanto, precipe kantojn. Liaj poemoj aperis precipe en Heroldo de Esperanto antaŭ kaj post la Dua Mondmilito.
Karl Vanselow apartenas al la fondintoj de Esperanto-Ligo Berlin kaj furoris per lernolibro de Esperanto en versoj.
Komence de la 1930aj jaroj li lernis Esperanton por kontakto kun la verkisto kaj reĝisoro Jean Forge (Jan Fethke), pri kiu li raportas en nekrologo de 1960.