Karlheinz Stockhausen (naskiĝis la 22-an de aŭgusto 1928 en Kerpen-Mödrath (Germanio) - mortis la 5-an de decembro 2007 en Kürten-Kettenberg) estis germana muzikkomponisto, unu el la plej elstaraj novismuloj kaj samtempe la plej konfliktaj personoj de la muziko de la 20-a jarcento, famiĝinta precipe pro siaj eksperimentoj en elektronika muziko kaj sistemo de "kontrolita hazardo" en seria muziko. Kadre de muzikoterapio li estas aprezata precipe kiel supozeble la unua eŭropano, kiu ellernis teknikon de t.n. supratona kantado, devenanta de Tuvio kaj Tibeto, kaj kiu grave kontribuis al ĝia disvastiĝo en Eŭropo.