Karlo Emanuelo la 1-a de Savojo kromnomita "La Granda" (france: Charles-Emmanuel Ier de Savoie "le Grand" kaj itale: Carlo Emanuele I di Savoia "il grande") naskiĝis en la kastelo de Rivoli je la 12-a de januaro1562 kaj mortis en Savigliano je la 26-a de julio1630.
Aliancita kun Hispanio per sia edzino, li profitis la religiajn konfliktojn por ekkapti la markizecon de Saluco en 1588 kaj ricevis de la "Ligintoj" la grafecon de Provenco en 1590. Sed la franca reĝo Henriko la 4-a invadis Savojon kaj Piemonton, kaj per la Traktato de Ljono en 1601 deprenis la provincojn de Bugey [buĵe], de Valromey [valrome] kaj la landon de Gex [ĵeks].
Karlo-Emanuelo la 1-a planis konkeri la riĉan kaj prosperan urbon de Ĝenevo kiel novan ĉefurbon de sia duklando. Sed lia ekspedicio de 1602 tute fiaskis kaj li estis devigita garantii al la urbo pacon kaj multajn rajtojn per la Traktato de Saint-Julien en 1603.
Li mortis en 1630 kaj lia filo Viktoro-Amadeo heredis la Domestrecon de Savojo.