Karlo la 1-a de Portugalio, konata ankaŭ kiel la Martirigita aŭ la Martiro (portugale: o Martirizado) - (Lisbono, la 28-an de septembro 1863 - samloke, la 1-an de februaro 1908). La kompleta nomo estis Karlo Fernando Luizo Maria Viktoro Miguel Rafael Gabriel Gonzaga Ksaviero Francisko de Asizo Jozefo Simão de Braganzo Savojo Borbón kaj Saksio-Koburgo kaj Gotao. Li estis la antaŭlasta reĝo de Portugalio.
Li estis la filo de la reĝo Ludoviko la 1-a kaj de la princino Maria Pia de Savojo, filino de Viktoro Emanuelo la 2-a, reĝo de Italio.