Karlo la 4-a de Francio (n. la 18-an de junio 1294 en Creil - m. la 1-an de februaro 1328 en Vincennes), kromnomita Karlo la Bela (franclingve Charles IV le Bel) estis unue grafo de Marche kaj poste reĝo de Francio kaj Navaro (kiel Karlo la 1-a) ekde 1322 ĝis 1328. Li estis la dekkvina kaj lasta reĝo de la rekta kapetida dinastio.
Karlo estis la tria filo de la reĝo Filipo la 4-a la Bela kaj de Johana la 1-a de Navaro. Li fariĝis reĝo post la morto de sia frato Filipo la 5-a la Longa, kaj estis kronita en Reims la 21-an de februaro 1322 fare de la ĉefepiskopo Robert de Courtenay-Champignelles. Kiel heredinto de Johana de Navaro, al la titolo de reĝo de Francio li aldonis tiun de reĝo de Navaro.