Karlomano la 2-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝo de Okcidenta Frankio | |||||
![]() | |||||
Regado | 879 - 882 kune kun frato Ludoviko la 3-a, 882 - 884 sole | ||||
Antaŭulo | Ludoviko la 2-a | ||||
Sekvanto | Karlo la 3-a la Dika | ||||
Persona informo | |||||
Carloman II | |||||
Naskiĝo | 867 | ||||
Morto | 6-an de decembro 884 en Les Andelys | ||||
Mortis pro | Akcidenta morto ![]() | ||||
Mortis per | Ĉasakcidento ![]() | ||||
Tombo | Baziliko de Saint-Denis ![]() | ||||
Ŝtataneco | Karolida Imperio ![]() | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Karolidoj vd | ||||
Patro | Ludoviko la 2-a ![]() | ||||
Patrino | Ansgarda de Burgonjo ![]() | ||||
Gefratoj | Gisela der Franken (en) ![]() ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto ![]() | ||||
| |||||
Reĝo de Akvitanio | |||||
Dum | 880-882 | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Karlomano la 2-a (naskiĝis en 867, mortis en 884) estis la reĝo de Okcidenta Frankio ekde 879 ĝis 884. Li estis la filo de Ludoviko la 2-a la Balbutulo kaj de Ansgarda de Burgonjo.
Lia guvernisto nomiĝis Théodoric de Vergy. En 879, Karlomano fariĝis reĝo kune kun sia frato Ludoviko la 3-a, kun kiu li dividis la reĝlandon en 880 : Karlomano akiris Akvitanion kaj Burgonjon. Post la morto de Ludoviko en 882, li restis la sola reganta reĝo.
Karlomano mortis la 12-an de decembro 884 pro senintenca vundo fare de akompananto dum ĉasado en la forsto de Bézu (hodiaŭ la forsto Lyons-la-Forêt, inter Rouen kaj Gournay-en-Bray). Ĉar li estis nur 17-jarojn aĝa, Karlomano ne jam havis heredanton. Li estis entombigita en la baziliko de Saint-Denis.
Ĉar la lasta filo de Ludoviko la 2-a, Karlo la 3-a, estis ankoraŭ tro juna, la nobeloj de la reĝlando alvokis la imperiestron Karlon la 3-an la Dikan por plenumi la regentadon.