Karnavalo de Sankta Kruco de Tenerifo | ||
---|---|---|
karnavalo | ||
Geografia situo | 28° 28′ 12″ N, 16° 15′ 0″ U (mapo)28.47-16.25Koordinatoj: 28° 28′ 12″ N, 16° 15′ 0″ U (mapo) | |
Lando(j) | Hispanio vd | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
La Tomatina | |
---|---|
karnavalo | |
La Karnavalo de Sankta Kruco de Tenerifo (hispane Carnaval de Santa Cruz de Tenerife) estas internacia karnavalo okazigita ĉiujare en la urbo Santa Cruz de Tenerife en la Kanarioj, Hispanio. La karnavalo estas konsiderata la dua plej populara kaj konata en la mondo, post tiu okazinta en Rio-de-Ĵanejro [1][2][3].
Nova temo estas elektita ĉiujare. La ĉeffestadoj komenciĝas vendredon kaj finiĝas la semajnfinon post Cindra merkredo.
La karnavalo havas du apartajn partojn, la "oficiala" karnavalo kaj la stratkarnavalo. La oficiala karnavalo havas pli ol 100 grupojn kun mezumo de 50 komponantoj: murgoj, paradoj, kostumgrupoj, stratmuzikistoj kaj muzikgrupoj. Dum la karnavalaj tagoj, ĉirkaŭ mil homoj venas ĉiutage al la stratoj de la urbo por partopreni la festojn.