Karpoforo

Karpoforo (el la greka karpoforos, fruktoportado) aŭ fruktoportanto estas botanika esprimo. Karopoforo estas tiu parto de la planto, sur la tigo kiu enhavas la frukton.[1][2]

La karpoforo estas depende de la specio pli aŭ malpli evolua. Ĉe kelkaj specioj ĝi ne ekzistas. Ekzemple ĉe duobla akeno de la Apiacoj la karpoforo havas tigeton inter pluraj partofruktoj. Ekzemple ĉe Apiacoj la karpoforo troviĝas meze inter la du akenoj. Ce diantoj la karpoforo apenaŭ ekzistas, kaj ĉe Astantio ĝi mankas.

  1. http://www.wissenschaft-online.de/abo/lexikon/bio/35484
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-11-05. Alirita 2016-11-04 .

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne