Kartkaptisto Sakura | |
---|---|
Originala titolo | カードキャプターさくら [Kādokjaputā Sakura] |
Produktadlando | Japanio |
Originala lingvo | japana |
Ĝenro | maho-ŝoĝo, amaferoj |
Por kiu | ŝoĝo |
Mangao | |
---|---|
Aŭtoro | CLAMP |
Publikiginto | Kodansha |
Magazino | Nakayoshi |
Aperdatoj | majo 1996 — junio 2000 |
Volumoj | 12 |
Animeo (tv) | |
---|---|
Reĝisoro(j) | Asaka Morio |
Studio(j) | Madhouse |
Muziko | Takayuki Negishi |
Televidaj retoj | NHK, Animax |
Aperdatoj | 7a de aprilo 1998 — 21a de marto 2000 |
Epizodoj | 70 |
Animeo (filmo) Kartkaptisto Sakura. La filmo | |
---|---|
Originala titolo | 劇場版カードキャプターさくら [Gekiĝōban Kādokjaputā Sakura] |
Reĝisoro(j) | Asaka Morio |
Studio(j) | Madhouse |
Aperdatoj | 21-a de aŭgusto 1999 |
Daŭro | 79 min. |
Animeo (filmo) Kartkaptisto Sakura. La filmo 2: La sigelita karto | |
---|---|
Originala titolo | 劇場版カードキャプターさくら 封印されたカード [Gekiĝōban Kādokjaputā Sakura Fūinsareta Kādo] |
Reĝisoro(j) | Asaka Morio |
Studio(j) | Madhouse |
Aperdatoj | 15-a de julio 2000 |
Daŭro | 82 min. |
Kartkaptisto Sakura (japane: カードキャプターさくら [Kādokjaputā Sakura], angle: Cardcaptor Sakura) estas mangao de la virina grupo CLAMP kaj samnoma animeo bazita sur la mangao. La mangao aperis en la por-knabina magazino Nakayoshi de eldonejo Kodansha ekde 1996 ĝis 2000, dum la animeo estis elsendita inter la jaroj 1998 kaj 2000.
La mangao publikiĝis unuafoje en majo 1996 en la monata ŝoĝoa magazino Nakayoshi ĝis sia fino, publikigita en junio 2000, post dek du volumoj (50 ĉapitroj). La rakonto de la mangao estis adaptita al animea serio fare de studio Madhouse. La animeo elsendiĝis en Japanio ekde la 7-a de aprilo 1998 ĝis la 21-a de marto 2000 en la televidkanalo NHK, post 70 epizodoj.[1]
En 2016, la mangao celebris 20-jariĝon kaj neatendite CLAMP lanĉis daŭrigon de Cardcaptor Sakura, subtitolita Clear Card Hen, kun novaj ĉapitroj publikigitaj en Nakayoshi. La serio rakontas la novajn aventurojn de 13-jaraĝa Sakura. La animeo bazita sur ĉi tiu nova mangao esti lanĉita en januaro 2018.
Ĝi klasiĝas en la ĝenro maho-ŝoĝo (magia knabino).