Kaspia testudo

Kaspia testudo.

La Kaspia testudo (Mauremys caspica) estas specio de testudo de la familio "Geoemydidae" (Geomidedoj) (= Bataguridae, Bataguredoj), kiu vivas en la orientaj regionoj de la baseno de Mediteraneo el sudokcidento de la iama Sovetunio kaj centra Irano al Saudarabio, Barejno, Israelo, kaj Libano, norden tra Turkio ĝis Bulgario, kaj tra Kipro, Kreto, kaj la Ionia Duoninsulo ĝis la iama Jugoslavio.

Mauremys caspica estas sablokolora al nigreca, mezgranda duonakva testudo, kiu povas atingi karapacon 25 cm longa. Ties malgranda, ovoforma karapaco havas iome mezan kilon (pli bone disvolvigita en junuloj) kaj mildan, nesegilecan marĝenan bordon, kiu estas iom suprenturnita kaj fajna ĉe la vosto. Paro de malaltaj flankaj kiloj estas sur la pleŭraj ŝildoj de idoj, sed tiuj iĝas pli malaltaj laŭ tempopaso kaj malaperas komplete ĉe plenkreskuloj. La karapaco estas sablokolora al oliveca aŭ nigra kun flavaj al krem-koloraj retlinioj sur la ŝildoj, kaj kelkaj individuoj havas flavajn vertebrajn striojn. Tiuj helaj linioj malfortiĝas laŭ tempopaso, sed la pleŭraj bordoj iĝas pli malhelaj.

Estas agnoskitaj kvar subspecioj nome la jenaj: Orienta Kaspia testudo (Mauremys caspica caspica),[1] Kaspia testudo de Siebenrock (M. c. siebenrocki),[2] Makulventra Kaspia testudo (M. c. ventrimaculata),[3] kaj Okcidenta Kaspia testudo (M. c. rivulata).[4]

  1. Gmelin, 1774.
  2. Wischuf kaj Fritz, en Fritz kaj Wischuf, 1997.
  3. Wischuf kaj Fritz, 1996.
  4. Valenciennes, 1833.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne