Kastela teramaso estas tipa defenda konstruaĵo[1] de frua Mezepoko, konsistanta el granda tera plialtigo kun ronda formo, la « teramaso ». Ekzistas pluraj formoj de starigo de tiuj konstruaĵoj, ofte erare nomataj « feŭdaj teramasoj », ili ekzistas en ĉiuj regionoj de Eŭropo.
Plej ofte la teramaso estis ĉirkaŭata de fosaĵo (kio distingas dum arkeologiaj fosadoj la kastelan teramason disde prahistoria tumulo). La supro estis okupita de fortika palisaro. Ligna fuorto estis tie konstruita kun gvatoturo simila al ĉefturo. La teramaso estas konsiderata kiel praa fortreso.
En okcidenta Eŭropo, en la 10-a jc, la karolida armeo fariĝis tro peza por respondi al la rapidaj rabatakoj de la vikingoj kaj saracenoj. Defendo organiziĝis do loke ĉirkaŭ teramasoj, rapide konstrueblaj, kaj kiu uzis malmulte kostan materialon kaj ĉie haveblajn. Iom post iom distingiĝis milita elito, kies teramaso konkretigis la aŭtoritecon. La senjoro certigis la protekton de komerca aŭ ekonomia vojo (ofte vilaĝo) kaj la teramaso fariĝis la forta elemento de la spaca organizado de la jaro 1000.