Katakomboj de Parizo | |||
---|---|---|---|
Catacombes de Paris | |||
muzeo katakombo | |||
Estiĝo | 1787 | ||
Malfermo | 1809 | ||
Lando | Francio vd | ||
Situo | 14-a arondismento de Parizo | ||
Adreso | Place Denfert-Rochereau | ||
Situanta sur | Placo Denfert-Rochereau • avenue du Colonel-Henri-Rol-Tanguy | ||
Poŝtkodo | 75014 | ||
Situo | |||
Geografia situo | 48° 50′ 2″ N, 2° 19′ 57″ O (mapo)48.833972.33245Koordinatoj: 48° 50′ 2″ N, 2° 19′ 57″ O (mapo) | ||
| |||
Retejo | https://www.catacombes.paris.fr | ||
La Katakombo (el kiu formiĝas vortoj per Kata-) en Parizo aŭ urba ostejo originale estis ŝtonminejo. Dum la konstruado de la urbo ekde la mezepoko, Parizo bezonis ŝtonojn en granda kvanto. Ĉar la ter-naturo estas skisto kaj kalkŝtono, la konstruistoj uzis la plej proksiman materion. Kun sia tuta strukturo, la Pariza Katakombo longas 300 kilometrojn.
Dum la Franca Revolucio kaj la militoj, la tombejoj de Parizo fariĝis tro malgrandaj do la galerioj fariĝis ostejoj. Hodiaŭ, oni vizitas la Ostejojn de Parizo.
Kiam oni marŝas en la katakomboj, oni vidas panelojn ĉu "Rue Varesse" (Strato Varesse) ĉu "Rue de la voie verte" (Strato de la verda vojo), kreitajn por sciigi kie oni estas. Tiuj nomoj estas ĉu nomoj de stratoj en Parizo ĉu kreitaj por la Katakombo. Ĉar estas akvo en la profundo de la pariza subgrundo, kelkaj galerioj estas inunditaj.