![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Katedralo Sankta-Cecilia |
Katedralo Sankta-Cecilia (Albi) | ||
---|---|---|
Katedralo en Albi
| ||
katolika katedralo • malgranda baziliko | ||
Loko | ||
Ŝtato | ![]() | |
regiono | Sudo-Pireneoj | |
departmento | Tarn | |
Municipo | Albi | |
Geografia situo | 43° 55′ 43″ N, 2° 8′ 35″ O (mapo)43.9284916666672.1429444444444Koordinatoj: 43° 55′ 43″ N, 2° 8′ 35″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
diocezo | Ĉefdiocezo Albi | |
Statuso | Katedralo Baziliko | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstrustilo | Gotika arkitekturo | |
Tipo de konstruaĵo | Katedralo | |
Konstruado | 1282 - 1390 | |
Specifo | ||
Konstrumaterialo | Briko | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
Katedralo Sankta-Cecilia estas fortikigita katedralo kaj baziliko en Albi. Ĝi estis konstruita el rozkoloraj brikoj (fakte same kiel multaj aliaj gravaj konstruaĵoj de la regiono, kiel en Tuluzo kaj Montauban, inter 1282 kaj 1390. La ĉefa karaktero de la konstruaĵo estas la kontrasto inter la amaseca ekstera aspekto kiel fortikaĵo kun nur tre mallarĝaj fenestroj kaj la interno bunta, brila kaj plenplena je bildoj, kun blua tegmento ankaŭ plenplena je figuroj.
La katedralo estis konstruita en la kunteksto de la luktado de la hierarkio de la Katolika Eklezio kontraŭ tendencoj konsideritaj herezaj (albigensismo aŭ katarismo). La popolo apogis tiujn reformismajn tendencojn, sed la hierarkiuloj subpremis la insurekcion. La nova episkopo ordonis konstruadon de impona fortikaĵo kiu kontraste impresos la vizitantojn kaj adorantojn per enorma kvanto kaj bunteco de bildoj en ĉiuj surfacoj de la katedralo, nome kolonoj, muroj, tegmentoj ktp.