Katedralo de Brunsvigo | ||
---|---|---|
![]() | ||
Luterana kirko [+] | ||
Koordinatoj | 52° 15′ 51″ N, 10° 31′ 27″ O (mapo)52.26416666666710.524166666667Koordinatoj: 52° 15′ 51″ N, 10° 31′ 27″ O (mapo) | |
Estiĝo | 1173 | |
![]() |
||
Katedralo de Brunsvigo | ||
![]() |
||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La katedralo de Brunsvigo (germane Braunschweiger Dom) estas la plej grava preĝejo en Brunsvigo. Henriko la Leono, duko de Bavarujo kaj Saksujo, ekkonstruigis ĝin en 1173 kiel kolegiata preĝejo vidalvide al sia Kastelo Dankwarderode honore al Sankta Blazio kaj Johano la Baptisto kaj destinis ĝin maŭzoleo sia kaj de sia dua edzino Matilda Plantaĝeneto.
Kvankam ĝi ne estas pure gotika katedralo, ĝi enhavas gotikajn elementojn, kiaj fenestraro intertura.
Ekde 1543 ĝi estas protestantisma, antaŭe romkatolika.