Katedralo de Porto | |||||
---|---|---|---|---|---|
katedralo kultura heredo | |||||
Bazaj datoj | |||||
Konstrustilo | Romaniko • Gotika arkitekturo • Mannerist architecture • baroka arkitekturo vd | ||||
Estiĝo | 1110 | ||||
Lando | Portugalio vd | ||||
Situo | Cedofeita, Santo Ildefonso, Sé, Miragaia, São Nicolau e Vitória | ||||
Situanta sur | Terreiro da Sé | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 41° 8′ 34″ N, 8° 36′ 40″ U (mapo)41.142818-8.611203Koordinatoj: 41° 8′ 34″ N, 8° 36′ 40″ U (mapo) | ||||
| |||||
| |||||
Retejo | https://www.diocese-porto.pt/pt/catedral-do-porto/ | ||||
Monda heredaĵo | |||||
Fasado de la katedralo | |||||
Lando | Portugalio | ||||
Tipo | kultura heredaĵo | ||||
Kriterioj | iv | ||||
Fonto | [1] | ||||
Regiono** | Eŭropo | ||||
Geografia situo | 41° 8′ 34″ N, 8° 36′ 40″ U (mapo)41.142818-8.611203Koordinatoj: 41° 8′ 34″ N, 8° 36′ 40″ U (mapo) | ||||
Registra historio | |||||
Registrado | 1996 (20-a sesio) | ||||
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo. ** Regiono laŭ Unesko. | |||||
La katedralo de Porto (en portugala: Sé do Porto), estas la episkopa sidejo de la diocezo de Porto, Portugalio. Ĝi estas en la kerno de la historia centro de la urbo, nome en la freguesía Sé, kaj estas unu de ĝiaj ĉefaj kaj plej antikvaj monumentoj.
Ĝin oni ekkonstruis de la unua duono de la 12-a jarcento, kaj tio daŭris ĝis komenco de la 13-a jarcento. Tiu unua konstruaĵo, de stilo romaniko, suferis multajn ŝanĝojn, sed de tiu epoko restas la ĝenerala karaktero de la fasado kun la turoj kaj la bela rozvitralo, krom la interno trinava ŝirmita per barelvolbo. La volbo de la centra navo estas tenita per apogarkoj, kio faris tiun katedralon unu de la plej fruaj portugalaj konstruaĵoj kiuj uzis tiun arkitekturan elementon.
En la epoko de gotiko oni konstruis la funebran kapelon de João Gordo (ĉirkaŭ 1333), kavaliro de la Ordeno de Hospitalanoj kaj kunlaboranto de la reĝo Denizo la 1-a de Portugalio. De la epoko gotika estas ankaŭ la klostro (14a-15a jarcentoj), konstruita dum la regado de Johano la 1-a de Portugalio. En tiu katedralo okazis la nupto de la reĝo Johano la 1-a kun la angla princino Dª. Filipa de Lencastre (Philippa of Lancaster) en la jaro 1387.
La eksteron de la katedralo ege oni modifis en la epoko de baroko. Ĉirkaŭ 1772 oni konstruis novan pordon anstataŭ tiu romanika, kaj ankaŭ balustradoj kaj kupoloj de la turoj estas barokaj. Ĉirkaŭ 1736, la itala arkitekto Nicolau Nasoni aldonis belan nartekson barokan al la flanka fasado de la katedralo. Maldekstre de la absido estas grandioza altaro el arĝento, konstruita en la dua duono de la 17-a jarcento fare de kelkaj portugalaj artistoj, kiu estis savita de la rabemo de francaj trupoj en 1809 pere de gipsa muro tuj konstruita. En la 17-a jarcento ankaŭ la dekomenca romanika ĉefaltaro (kiu havis ĥorĉirkaŭirejon) estis anstataŭita pere de alia pli granda de baroka stilo. La ĉefaltaro, konstruita inter 1727 kaj 1729, estas grava verko de la baroko johana, planita de Santos Pacheco kaj skulptita de Miguel Francisco da Silva. La murpentraĵoj de la ĉefkapelo estas de Nasoni. La suda transepto estas alirejo al la klostroj de la 14-a jarcento kaj al la Kapelo de Sankta Vincento. Bel ŝtuparo de la 18-a jarcento de Nasoni kondukas al la supraj etaĝoj, en kiu paneloj de azuleĥoj montras la vivon de la Virgulino kaj La metamorfozojn de Ovidio. La katedralo disponas de tri belaj orgenoj.