La Katedralo de Salzburg (germane: Salzburger Dom) en la urbocentro de Salcburgo estas barokkirko el la 17-a jarcento, ĉefpreĝejo de la Episkopujo de Salzburg, sub patroneco de Sanktaj Ruperto kaj Virgilio. Fondite fare de Ruperto en 774 sur la restoj de romia urbo, la katedralo estis rekonstruita en 1181 post fajro. En la 17-a jc la katedralo estis tute rekonstruita en la barokstilo sub Princo-episkopo Wolf Dietrich von Raitenau al sia nuna aspekto. La katedralo enhavas la baptujon en kiu komponisto Wolfgang Amadeus Mozart estis baptita. Unu ĝiaj dekanoj estis la arthistoriisto Johannes Neuhardt.