Catechismus Catholicae Ecclesiae | ||
---|---|---|
literatura verko | ||
Aŭtoroj | ||
Aŭtoro | Kongregacio por la doktrino de la kredo | |
Lingvoj | ||
Lingvo | eklezia latino | |
Eldonado | ||
Eldondato | 1994 | |
Eldonejo | Vatikana Eldona Librejo | |
Ĝenro | kateĥismo | |
Katekismo de la Katolika Eklezio estas la oficiala prezentado de la instruo de la Katolika Eklezio en granda sintezo pri ĝia doktrino. Temas pri konsista volumo 900-paĝa en preskaŭ ĉiuj lingvoj al kiuj ĝi estis tradukita.
Ĝi estis aprobita unuaredakte de la papo Johano Paŭlo la 2-a per la Apostola konstitucio Fidei Depositum (Enhavo de la kredo) de la 11a de oktobro 1992) kaj definitive la 15an de aŭgusto 1997 per la Apostola Letero Laetamur Magnopere (Ĝoju pro la granda verko). En la kunteksto de tiuj du leteroj troviĝas detaloj rilate la postulatojn de tiu katekismo, kial oni ĝin postulis kaj kiel disvolviĝis la pretigaj laboroj de la ŝarĝita komisiono, kaj krome rilate ĝian doktrinan valoron.
La teksto disponeblas en multegaj lingvoj kun aprobo de la koncernaj episkoparaj konferencoj, interalie jenaj :