Katerino estas grekdevena virina nomo.
La nomo devenas el la greka nomo aikaterine, kiu verŝajne devenas aŭ de hekateros ('ambaŭ') aŭ de la nomo de la diino Hekato. Poste la romianoj ligis ĝin kun la greka adjektivo katharos ('pura'), el kiu devenas la multaj formoj kun TH anstataŭ T kaj A anstataŭ E.