Kavaliroj de Kolumbo | ||
---|---|---|
Dinastio | ||
organizaĵo • kavalira ordeno | ||
Apero | 29-a de marto 1882 vd | |
Lando | Usono vd | |
Religio | rom-katolika vd | |
Dinastiaj rilatoj | ||
Fondinto | Michael J. McGivney vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
La Kavaliroj de Kolumbo (angle Knights of Columbus, mallongigita K de C) estas tutmonda katolika bonfara organizo kaj fratrio, kiu estis fondita fare de Mikaelo J. McGivney la 29an de marto, 1882. Membriĝo estas limigita al praktikadanta katolikajn virojn. Ĝi estas gvidita de Patrick E. Kelly, 14a Supera Kavaliro de la ordo.
La fundamentaj principoj de ĉi tiu kristana societo estas karitato, unueco, frateco kaj patriotismo. La societo distingiĝis per evoluigado kaj subteno de projektoj celantaj plifortigi la katolikan kredon en la mondo, subtenante la evangelizan kaj misian laboron de la Papo, la episkopoj, pastroj, viroj kaj virinoj religiuloj de la apartaj eklezioj en la Katolika Eklezio.
Aktuale en 2019, estis preskaŭ du milionoj da membroj ĉirkaŭ la mondo.[1] Virinoj povas partopreni en K de C tra la Columbiettes kaj aliaj virinaj filioj. Ankaŭ knaboj povas aliĝi la Columbian Squires. La Ordo konsistas kvar malsamajn "gradojn", ĉiu el kiu ekzemplas unu el la kernaj principoj de la ordo. Estas pli ol 16 000 lokaj konsilioj ĉirkaŭ la mondo, inkluzive de pli ol 300 sur kolegiaj kampusoj.