Kebabo

Kebaba viando ĉe turniĝanta rostila stango
Kebabo kun Pide-pano
Dürüm Döner ("turnita kebabo"

Kebabo - el la turka lingvo döner kebap, „turniĝanta rostita viando" (detalojn vidu sube) - estas unu el la plej konataj manĝaĵoj el la turka kuirarto. La plado konsistas el marinitaj kaj spicitaj grandaj plataj tavoloj da viando, kiuj estas fiksitaj je vertikala kaj turniĝanta rostila stango kaj per flankaj fortaj hejtiloj estas rostitaj. Iom post iom la eksteraj, bruniĝintaj eroj estas fortranĉitaj per granda tranĉilo.

Origine por kebabo nur uziĝis ŝafa aŭ ŝafida viando, sed dum la 20-a jarcento, kiam la plado konatiĝis ekster Turkio, aparte en la eŭropaj landoj plejparte uziĝis bova aŭ bovida viando, kaj ekde la bovoviandaj krizoj de la 1990-aj jaroj pli kaj pli ankaŭ meleagra kaj koka viando.

La finrostita kaj tranĉita viando serviĝas sur telero kun rizo kaj salato, aŭ kiel rapida manĝaĝo en tranĉita helfaruna pano kun nomo pide (turke) aŭ pita (greke respektive arabe) - en moderna variaĵo nomita dürüm döner kebap („rulita kebabo“) ankaŭ enpakita en aparte maldika gistopasta pano (nomata yufka). En Germanio, kien post la Dua Mondmilito migris milionoj da turkoj pro favoraj laborlokoj kaj kun ili en la lando diskonatiĝis la turka kuirarto, kebabo en pide-pano ekde la 1970-aj jaroj iĝis la plej ofte vendata rapida manĝaĵo, pli populara ol la usonaj hamburgeroj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne