Kegloludo estas ludo kaj keglado estas sporto, ĉe kiu la ludanto fine de la plata vego (rulejo, keglorulejo) per kontrolita svingo ekrulas plastan globon. La celo estas trafi la (tradicie naŭ) botelformajn, starantajn keglojn ĉe la alia fino de la rulejo.
Keglejo estas tera, asfalta (klasika), tabulega, tondila kaj (moderna) ligna.
En kegloludo, kaj en keglado oni devas ĵeti globon kaj provi aŭ frapi aŭ tre alproksimiĝi al celo. Bone konata ludo estas keglado. La ludantoj ĵetas aŭ fakte rulas globon al naŭ stangoj (dek en usona variaĵo) kaj provas renversi kiel eble plej multajn. La stangoj estas el ligno aŭ plasto kaj ili nomiĝas kegloj.
Oni jam trovis infanajn keglosimilajn ludojn el la jaro 3.500 a. K. La kegloludo estis unuafoje menciita kiel popola ludo en 1157. Oni skizis la regulojn jam en la 18a jarcento en Germanio.
Antaŭ 20 jaroj multaj britaj trinkejoj havis propran kegloludejon. Tamen nuntempe pro la manko de spaco, nur kelkaj kamparaj trinkejoj kun malmultaj klientoj, havas ilin.
La usona tipo (bovlingo) uzas dek keglojn kaj tre grandan globon kun truoj. Ĉiu ludanto havas du provojn por renversi la keglojn. Poste maŝino aŭtomate restarigas la keglojn. Nederlandaj, anglaj kaj germanaj enmigrantoj enkondukis la proprajn versiojn de kegloludo en Usonon, kie ili fariĝis tre popularaj. La ludo estis kunligita komence kun la monaj vetoj. Oni diras ke, kiam la ŝtata registaro de Konektikuto malpermesis la naŭkeglan ludon, oni ŝanĝis ĝin al dekkegla ludo. Aliaj fontoj notas, ke oni ludis jam antaŭ la malpermeso kelkfoje kun dek kegloj.
Oni ludas la du jam menciitajn ludojn sur surfaco de lignaj plankoj sed aliaj ludoj uzas diversajn surfacojn.