Keir Rodney STARMER (naskiĝis la 2-an de septembro 1962 en Londono [1]) estas brita politikisto kaj advokato. Li estas membro de la Laborista Partio kaj ĝia gvidanto ekde la 4-a de aprilo 2020. Li tiam estis la Gvidanto de His Majesty's Most Loyal Opposition en la Ĉambro de komunuloj de la Brita Parlamento. Ekde la 5-a de julio 2024 li estas ĉefministro de Britio.
Li estas membro de la Ĉambro de komunuloj ekde 2015. Starmer respondecis pri la dosiero Brexit en la ombra registaro de Jeremy Corbyn [2].
Profesie, li estis Direktoro de Public Prosecutions por Anglio kaj Kimrio, ĉe la Crown Prosecution Service (en), de 2008 ĝis 2013 [3].
Post akirado de advokatolicenco, li akceptis taskojn ekskluzive kiel defenda advokato, specialiĝante pri homaj rajtoj [4][5]. Li estis nomumita Queen's Counsel (QC) en 2002 kaj Kavaliro Komandanto de la Ordeno de la Bano (KCB) en 2014. Li estis ĵurkonfirmita kiel membro de la reĝa konsilio la 19an de julio 2017.