Keith Moon

Keith Moon
Persona informo
Aliaj nomoj Moon the Loon, Uncle Ernie
Naskiĝo 23-an de aŭgusto 1946 (1946-08-23)
en Central Middlesex Hospital
Morto 7-an de septembro 1978 (1978-09-07) (32-jaraĝa)
en Mayfair
Mortokialo Trodozo Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Golders Green Crematorium (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Alperton Community School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Kim McLagan (en) Traduki (1966–1975) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo rock drummer (en) Traduki
aktoro
kantotekstisto
drumisto
komponisto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo http://www.keithmoon.co.uk
vdr

Keith MOON (naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1946 en Londono, mortis la 7-an de septembro 1978 en Mayfair estis brita muzikisto. Li famiĝis kiel drumisto de la rokgrupo The Who.

Inspirite de televidaj prezentoj kaj la kinofilmo Drum City Keith Moon en la aĝo de 15 jaroj unuafoje elprovis sin kiel drumisto. Li elprovis sin en muzikgrupoj de lernantoj, kaj en la jaro 1963 li aliĝis al la duon-profesia grupo The Beachcombers. Al The Who li venis en la jaro 1964. Kune kun Pete Townshend, John Entwistle kaj Roger Daltrey li evoluigis ritojn de detruado, kiuj altiris grandan atenton je la fino de ĉiu koncerto. Baldaŭ poste li iĝis grava ano de The Who, kaj li enkondukis la drumon kiel sol-instrumenton. En la jaro 1975 li aperis en la filmigo de la rok-opero Tommy. De 1966 ĝis 1973 li estis la edzo de la modelino Kim Kerrigan, kun kiu li havis unu filinon.

Moon daŭre elstaris pro sia misuzo de drogoj kaj pro detruaj agadoj: Post preskaŭ ĉiu grava koncerto li detruis sian instrumenton kaj loĝejojn/hotelĉambrojn - longe antaŭ ol tio iĝis kutimo inter pluraj junaj rok-steluloj. En la aĝo de 32 jaroj li mortis, sekve de trodozo de la kuracilo, kiun li uzis por dekutimiĝi de la alkoholo.

Post lia morto The Who perdis multon de sia karaktero. Lia posteulo Kenney Jones ja estis teknike brila muzikisto, sed li ne havis la ideojn kaj la talenton de sinprezento, kiun Moon havis.

En la jaro 2004 la brita muzikmagazino Q honoris Keith Moon kiel plej grandan huliganon de la rokmuziko. En 2009 filmbiografio pri li aperos kineje. La ĉefrolon transprenos Mike Myers.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne