Kelantano

Kelantano
Negeri Kelantan respektive Kelantan Darul Naim
كلنتن
Subŝtato
FlagoBlazono
provinco de Malajzio [+]

LandoMalajzio

Koordinatoj5° N, 102° O (mapo)5.25102Koordinatoj: 5° N, 102° O (mapo)
ĈefurboKota Bharu
- koordinatoj5° N, 102° O (mapo)5.25102Koordinatoj: 5° N, 102° O (mapo) [+]
Akvokolektejo15 099 km² (1 509 900 ha) [+]
Areo15 099 km² (1 509 900 ha) [+]

Loĝantaro1 792 500 [+] (2020)
Denseco118,72 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroMohamedo la 5-a
(ekde )

HorzonoUTC+08:00 [+]
Poŝtkodo15000–18999 [+]
ISO 3166-2MY-03

Kelantano (Tero)
Kelantano (Tero)
subŝtato Kelantan en Malajzio

Kelantano Negeri Kelantan respektive Kelantan Darul Naim كلنتن (Malajzio)
Kelantano
Negeri Kelantan respektive Kelantan Darul Naim
كلنتن (Malajzio)
DEC

Map
Kelantano
Negeri Kelantan respektive Kelantan Darul Naim
كلنتن

Vikimedia Komunejo:  Kelantan [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Kelantano (malaje Negeri Kelantan respektive Kelantan Darul Naim) estas unu el la 13 subŝtatoj, kiuj konsistigas Malajzion. La subŝtato kovras areon de 15 099 kvadrataj kilometroj en la nordoriento de duoninsula Malajzio. Laŭ stato de la jaro 2010 ĝi havis 1 459 994 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 97 homoj laŭ kvadrata kilometro. Administra centro kaj sultana rezidejo estas la urbo Kota Bharu.

Kelantano estas limigita de la provinco Narathiwat de Tajlando norde, de la malajziaj subŝtatoj Terengganuo sudoriente, Perako okcidente, kaj Pahango sude. En la nordoriento bordas la sudĉina maro.

Kelantano situas en la nordorienta angulo de la duoninsulo. La subŝtato estas agrikultura regiono, kun abundaj kampoj, pitoreskaj fiŝkaptistaj vilaĝoj kaj vastaj sablaj plaĝoj. En ĝi troveblas kelkaj el la plej antikvaj arkeologiaj trovaĵoj, inkluzive de pluraj antaŭhistoriaj indiĝenaj setlejoj.

Pro la relativa izoliteco kaj plejparte kampara vivo de la regiono, la kelantana kulturo diferencas iom disde la malaja kulturo en la resto de la duoninsulo. Tion reflektas la kuirarto, plastikaj artoj, kaj la propra kelantana dialekto de la malaja lingvo, kiu nekompreneblas eĉ por kelkaj parolantoj de la norma malaja.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne