Kemi Badenoch (b eɪ d n ɒ k) (naskiĝnomo: Olukemi Olufunto Adegoke; naskiĝis la 2-an de januaro 1980 en Wimbledon, londona urbodistrikto de Merton, Londono) estas brita politikisto de la Konservativa Partio, kiu estas membro de la Ĉambro de komunuloj ekde 2015 kaj kiel gvidanto de ŝia partio ekde novembro 2024 ŝi fariĝis opoziciestro [1].
Ŝi antaŭe okupis diversajn registarajn postenojn. En la kabineto Truss, ŝi estis Ministro pri Internacia Komerco kaj tiel Prezidanto de la Komerca Estraro de septembro ĝis oktobro 2022. Ŝi ankaŭ okupis ĉi tiujn ministeriajn postenojn en la Kabineto Sunak de oktobro 2022 ĝis julio 2024 . En la sama tempo, ŝi ankaŭ estis Ministro por Virinoj kaj Egaleco de oktobro 2022 ĝis julio 2024 [2].
Ŝi estas konsiderita reprezentanto de la politika dekstro en la konservativa partio [3], ĉar ŝi antaŭe eliris kontraŭ la Kritika ras-teorio [4] kaj estas karakterizita kiel socie konservativa kaj "kontraŭ-Woke" [5][6][7]. La Ministro por Egaleco forte kontraŭbatalis la proponon permesi getransgenrulojn kaj difini sian identecon en la laborejo [8], kaj por ĉiuseksaj necesejoj en publikaj konstruaĵoj [9].
- ↑ . Kemi Badenoch becomes Tory leader following win over Robert Jenrick (angle) (2024-11-02). Alirita 2024-11-02 .
- ↑ . North West Essex general election 2024 results in full (angle) (4 July 2024). Alirita 30 September 2024 .
- ↑ . Who is Kemi Badenoch? What is her background on Brexit and anti-woke agenda (angle) (16 July 2022). Arkivita el la originalo je 15 July 2022. Alirita 16 July 2022 .
- ↑ . Kemi Badenoch: The problem with critical race theory | The Spectator (en-GB) (24 October 2022). Arkivita el la originalo je 1 November 2020. Alirita 16 July 2022 .
- ↑ "Kemi Badenoch: Anti-woke campaigner making waves", BBC News, 15 July 2022. (en-GB)
- ↑ Who is Kemi Badenoch, the 'fresh face' Tory leadership candidate, and what was her position on Brexit? (en-GB). Arkivita el la originalo je 16 July 2022. Alirita 16 July 2022 .
- ↑ Kemi Badenoch: The anti-woke Brexiteer making waves in the Tory leadership race (angle) (16 July 2022). Arkivita el la originalo je 16 July 2022. Alirita 16 July 2022 .
- ↑ . Exclusive: UK Government Pushed City Watchdog to Cancel Trans Inclusion Policy (angle) (14 July 2022). Arkivita el la originalo je 15 July 2022. Alirita 16 July 2022 .
- ↑ ‘You can’t say that’: Civil servants tried to stop Kemi Badenoch’s gender-neutral toilet reforms la 11-an de julio 2022