Ken Boothe

Ken Boothe
Ken Boothe (dekstre) kun reĝisoro Ras Tingle
Ken Boothe (dekstre) kun reĝisoro Ras Tingle
Persona informo
Aliaj nomoj Mr. Boothe
Naskiĝo 22-an de marto 1948 (1948-03-22) (76-jaraĝa)
en Kingstono
Ŝtataneco Jamajko Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kantisto
kantoverkisto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo http://www.kenboothemusic.com/
vdr

Kenneth George BOOTHE (22a de Marto 1948)[1] estas jamajka kantisto konata pro sia distingita vibrato kaj tembro. Boothe atingis internacian reputacion kiel unu el la plej bonkvalitaj kantistoj pere de sukcesoj kiuj celis kaj al sekvantoj de regeo kaj al ĉeftendencaj publikoj.

Lia kariero kiel soloista kantisto startis en 1966 kiam la mita Clement "Coxsone" Dodd proponis al li subskribi kontrakton kun la marko Studio One. Samjare li ankaŭ registris kantojn por Phil Pratt kaj Sonia Pottinger. Li havis tujan sukceson kaj en 1967 startigis gravan turneon kun Alton Ellis tra Unuiĝinta Reĝlando fare de Studio One kaj Soul Vendors kiel apoga bando. Samjare li registris kantojn kiel "The Train Is Coming" akompanata de The Wailers kaj sukcesojn kiel "Lonely Teardrops".

Komence de la 1970-aj jaroj, Boothe registris por multaj de la plej famaj jamajkaj produktoroj, inter ili Keith Hudson, Herman Chin Loy, Vincent "Randy" Chin, kaj Phil Pratt. Poste li formis la grupon Conscious Minds kun B.B. Seaton.

  1. Steve Huey (22a de Marto 1948). "Ken Boothe | Biography". AllMusic. Alirita la 26an de Januaro 2014.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne