En teorio de kategorioj kaj ties aplikoj al aliaj branĉoj de matematiko, kernoj estas ĝeneraligo de la kernoj de grupaj homomorfioj, la kernoj de modulo-homomorfioj kaj kernoj difinitaj por iuj aliaj tipoj de algebraj strukturoj. Intuicie, la kerno de la strukturkonservanta transformo f : X → Y estas la "plej ĝenerala" strukturkonservanta transformo k : K → X kiun f ĵetas al nulo.
Notu, ke kerno-paroj kaj diferenco-kernoj (alinome duumaj egaligiloj) iam estis juĝitaj laŭ la nomo "kerno"; dum rilatantaj, ĉi tiuj ne estas sufiĉe la sama afero kaj estas ne diskutita en ĉi tiu artikolo.