Kesadiljo aŭ en hispana quesadilla [kesaDIja] estas plado de la Meksika kuirarto kiu konsistas en tortiljo de maizo aŭ de tritiko, faldita je la mezo kiu devas esti farĉita de fromaĝo, en hispana "queso", de kio devenas quesadilla, krom de aliaj ingrediencoj kaj kiu estas manĝata varma,[1] ĉu fritita ĉu boligita per la komalo.[2] Kvankam oni konsideras la fromaĝon la ĉefa ingredienco, en la metropola zono de Meksikurbo la kesadiljoj povas enhavi aliajn enhavojn krom fromaĝo. Tiel en Meksikurbo estas, por ekzemplo, kesadiljoj de fromaĝo,[3] de viandhaketaĵoj, de huitlacoche, de cerbaĵoj, de kukurbofloro, ktp.;[2] dum en la cetero de la lando normale la kesadiljoj estas preparataj uzante fromaĝon kiel bazan kaj nepran ingrediencon, kaj povas enhavi aŭ ne enhavi aliajn aldonajn ingrediencojn.