Ketama estas muzik-grupo de hispanaj ciganoj de flamenko-fuzio. Formita origine komence de la 1980-aj jaroj de José Soto "Sorderita" (1961), Ray Heredia (1963-1991) kaj Juan José Carmona Amaya "El Camborio" (1960), poste, la du unuaj lasis la grupon, kiu kompletiĝis per la eniro de Antonio Carmona Amaya "Ajillo" (1965) kaj José Miguel Carmona Niño "Josemi" (1971), frato kaj kuzo respektive de Juan José.
Ketama estis, ĝis sia dissolvo en 2004, unu el la reprezentantoj plej elstaraj de la nomita Nova flamenko.[1]