Keuruulle takaisin ("Reen al Keuruu") estas kanzono de Juha Vainio. Ĝi ne apartenas al la plej konataj pecoj de Juha Vainio. Ĝi rakontas pri tio, ke Vainio sopiris sian amikon Akseli Seppänen, kiu helpis Vainion (amike, certe ne geje) en sia mezfinnlanda komunumo Keuruu kaj kiun Vainio honoris multe. Vainio esperis, ke li povu denove renkonti Seppänen. Fine de la kanto Vainio rakontas pri tio, ke li legis en provinca gazeto (verŝajne Keskisuomalainen[1]) mesaĝon pri tio, ke Akseli Seppänen mortis. "Vaikka maailma murjoo miten milloinkin, muistan Seppäsen Akselin ja kaipaan Keuruulle takaisin", esperante "nedependante pri tio, kiel la mondo ĝenos kaj ĝenos min, mi memoros Akseli Seppänen kaj mi sopiros reen al Keuruu." Vainio diskis la kanton en la jaro 1986.