Keystone Studios | ||
---|---|---|
![]() | ||
negoco vd | ||
Dum | 1912 - 31-a de decembro 1935 | |
Sekvanto | Triangle Film Corporation | |
Jura formo | kina firmao | |
Fondintoj | Adam Kessel • Charles O. Baumann vd | |
Sidejo | Edendale | |
Lando | Usono | |
Studioj Keystone aŭ Keystone Studios estis frua kin-studio fondita en Edendale, Los-Anĝeleso, Kalifornio, Usono (kiu estas nune parto de Echo Park) la 4an de Julio, 1912, kiel Keystone Pictures Studio fare de Mack Sennett kun helpo de la aktoro-verkisto Adam Kessel (1866-1946)[1] kaj de Charles O. Baumann (1874-1931), posedantoj de la entrepreno New York Motion Picture Company (fondita en 1909).[2][3] Tiu kompanio filmis en kaj ĉirkaŭ Glendale kaj Silver Lake, Los-Anĝeleso, dum kelkaj jaroj, kaj ties filmoj estis distribuitaj de Mutual Film Corporation inter 1912 kaj 1915.[4]
La originala ĉefa konstruaĵo, nome unua tute kompleta filmoscemejo kaj studio en la historio de kino, ankoraŭ staras. Ĝi estas en 1712 Glendale Blvd en Echo Park, Los-Anĝeleso.