Kienhaid | |
germane: Kienheide | |
pereinta vilaĝo | |
Plej bone konservita domo
| |
Oficiala nomo: Kienhaid | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | Regiono Ústí nad Labem |
Distrikto | Distrikto Chomutov |
Administra municipo | Kalek |
Historia regiono | Bohemio |
Montaro | Ercmontaro |
Situo | Kienhaid |
- alteco | 870 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 34′ 54″ N 13° 15′ 07″ O / 50.58167 °N, 13.25194 °O (mapo) |
Katastro | 8,61 km² (861 ha) Načetín |
Unua skribmencio | 1598 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
![]() | |
![]() |
Kienhaid (ankaŭ Načetín I aŭ Zadní Načetín, germane: Kienheide) estas pereinta vilaĝo en Ĉeĥio, en distrikto Chomutov. Ĝi troviĝis en senpera proksimeco de ŝtatlimo kun Germanio proksimume 4.5 km okcidente de Kalek. Ĝi situis sur la dekstra bordo de limrojo Černá kaj sur la maldekstra bordo ligis al ĝi la germana ĝis nun situanta vilaĝo Kühnhaide. Ĝis sia pereo ĝi estis memstara municipo. Ekde julio de 2012 estas loko, kie la vilaĝo situis, konsisto de naturrezervejo Prameniště Chomutovky.
Kienhaid situas en katastra teritorio Načetín kun areo 8,61 km2.