Kieva rezervujo | ||
---|---|---|
Kieva Akva Rezervujo
| ||
baraĵlago • geografia objekto | ||
Situo | Kieva provinco | |
Speco de la lago | Akvoelektra rezervujo | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 50° 36′ 0″ N, 30° 30′ 0″ O (mapo)50.630.5Koordinatoj: 50° 36′ 0″ N, 30° 30′ 0″ O (mapo) | |
Surfaca areo | 922 km² | |
Akva volumeno | 3,7 km³ | |
La Kieva rezervujo, aŭ Kieva maro (ukraine Київське водосховище) estas granda akva rezervujo situanta sur Dnepro en Ukrainio. Nomita laŭ urbo Kievo, kiu situas je ĝia sudo, ĝi kovras tutecan areon de 922 kvadrataj kilometroj en la Kieva provinco. La rezervujo estis formita en 1960 – 1966.
La rezervujo estas 110 km longa, 12 km larĝa, havas profundon inter 4 kaj 8 metroj, tutecan volumenon de 3,7 km³ kaj uzeblan volumenon de 1,2 km³.