Kill Bill | |
---|---|
film duology | |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 2003 |
Ĝenro | luktosporta filmo |
Kameraado | Robert Richardson |
Reĝisoro(j) | Quentin Tarantino |
Produktisto(j) | Lawrence Bender |
Scenaro | Quentin Tarantino • Uma Thurman |
Filmita en | Honkongo • Japanio |
Muziko de | RZA |
Rolantoj | Uma Thurman • David Carradine • Lucy Liu • Vivica A. Fox • Michael Madsen • Daryl Hannah • Gordon Liu • Julie Dreyfus • Ambrosia Kelley • Sonny Chiba |
Produktinta firmao | Miramax |
IMDb | |
Kill Bill (Mortigu Vilĉjon) estas usona filmo de Quentin Tarantino partita en du epizodoj pro sia longeco (3:47). Kill Bill : Volume 1 aperis kine en Usono la 10-a de oktobro 2003 kaj Kill Bill : Volume 2 en la 16-a de aprilo 2004.
La intrigo rakontas la venĝadon de la Junedzino kontraŭ kvin membroj de la Deadly Viper Assassination Squad (en kiu ŝi estis ano) kiuj amasbuĉis ĉiujn ĉeestantojn en provfaro de sia geedziĝofesto en izolita kapelo apud El Paso 4 jarojn antaŭe. Sed pli ol la intrigon, estas la tipa filmmaniero de Tarantino, siaj multaj referencoj al aroj de filmĝenroj kaj la montrado de sangverŝo kiuj faris la sukceson de tiu violenta epopeo. Sed, pro la samaj kialoj, la filmo estis kritikita pro kuraĝigo al perforto kaj senmorala rakonto.