Kingdom Come: Deliverance | |
---|---|
Disvolvo | Warhorse Studios |
Eldoninto | Warhorse Studios |
Distribuo | Steam |
Direktoro | Daniel Vávra |
Muziko | Jan Valta |
Serio | Kingdom Come: Deliverance |
Platformo | Microsoft Windows |
Ĝenro | rola agludo |
Ludomaniero | unuludanta videoludo |
Regilo | komputila klavaro |
PEGI-klasifiko | PEGI 18 |
ESRB-klasifiko | Mature (Adoltoj) 17+ |
Kingdom Come: Deliverance estas videoludo evoluigata de ĉeĥa kompanio Warhorse Studios. Temas entute pri la unua ludo de tiu ĉi stuio. Temas pri realisma kaj historia RPG el vido de la unua persono kun malfermita mondo. La okazo de la ludo estas enmetita en ĉeĥaj landoj komence de la 15-a jarcento, en regionon kun urboj Sázava, Rataje nad Sázavou, Talmberk kaj Stříbrná Skalice. La ludo devis esti apartigita en tri epizodojn, sume 70 horoj de ludtempo, sed pli poste la aŭtoroj forlasis tiun ĉi intencon kaj ili promesis eldoni ludon kun fermita okazo.