Kipra silabaro | ||
---|---|---|
Tipo |
silabaro | |
ISO 15924 | Cprt
| |
silabaro | ||
Dum | 6-a jarcento a.K.E. - 3-a jarcento a.K.E. | |
La Kipra silabaro estis antikva skribsistemo uzita en la insulo Kipro por literumi la antikvgrekan lingvon kaj foje ankaŭ la eteokipran lingvon. Ĝi evoluis el la kipra-minoa silabaro, siavice derivita el la Linia A.
Ĝi estis uzita eble ekde la 11-a jarcento a.K. ĝis la 1-a jarcento a.K., sed jam ekde la fino de la 4-a jarcento a.K. ekperdis gravon kaj estis iom post iom anstataŭita de la alfabeta skribmaniero.
Ĝi konsistis el 56 signoj, kiuj reprezentis silabojn komponitajn de po unusola vokalo aŭ de po unu konsonanto sekvita de po unu vokalo. En tiu tipo de skribmaniero ne estis uzitaj ideogramoj.