Kipro | ||
---|---|---|
![]() Satelita bildo de Kipro | ||
insulo | ||
Akvejo | orienta Mediteraneo | |
Geografia situo | 35° 7′ N, 33° 24′ O (mapo)35.11666666666733.41952Koordinatoj: 35° 7′ N, 33° 24′ O (mapo) | |
| ||
Longo | 225 km | |
Larĝo | 90 km | |
Areo | 9 251 km² | |
Plej alta loko | Olimpo 1 952 m | |
Loĝantaro | 1 120 489 (2011) 121 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Nikozio | |
Kipro (greke Κύπρος, Kypros, turke Kıbrıs) estas insulo en Mediteranea Maro, la tria plej granda post Sicilio kaj Sardio .
Ekde 1974 (la jaro de la turka invado al Kipro) la insulo estas fakte dividita inter la Respubliko Kipro, Norda Kipro (ŝtato rekonita nur de Turkio) kaj la du militaj bazoj de Akrotiri kaj Dekelia, britaj transmaraj teritorioj kiuj restis parto de la Unuiĝinta Reĝlando post la sendependeco de la brita kolonio Kipro .
La du respublikoj estas apartigitaj per malmilitarigita zono establita de UN kaj komune konata kiel la Verda Linio.