Kirchhellen

Kirchhellen
komunumoparto en Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso urboparto de Bottrop
Poŝtkodo 46244
Demografio
Geografio
Geografia situo 51° 36′ N, 6° 55′ O (mapo)51.60476.92194Koordinatoj: 51° 36′ N, 6° 55′ O (mapo) [+]
Alto 60 m [+]
Areo 58,41 km² (5 841 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Kirchhellen (Nordrejn-Vestfalio)
Kirchhellen (Nordrejn-Vestfalio)
DEC
Situo de Kirchhellen

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kirchhellen [+]
vdr

Kirchhellen estas iama vilaĝo en la regiono Vestfalio kaj troviĝas en la federacia lando Nord-Rejno-Vestfalio en nordokcidenta Germanio. Kirchhellen apartenis al la distrikto Recklinghausen ĝis 1975, kiam ĝi kontraŭ la rezisto de la ĉi tiea loĝantaro fariĝis la plej norda urboparto de Bottrop.

Kirchhellen havas proks. 20.400 loĝantojn kaj situas je la limo inter la urbeca Ruhr-regiono kaj la pli kampara Münsterland.

La iama vilaĝo ĉitage estas konata precipe pro la amuzparko Movie Park Germany. Pluaj allogejoj estas la barokstila kastelo Schloss Beck, kiu nun estas centro de dua loka amuzparko, kaj siaj festoj, speciale la Brezelfest, granda popolfesto okazanta ĉiujn tri aŭ kvar jarojn. En Kirchhellen staras la familia biendomo de la regantoj de Brabeck, kiuj ankaŭ kunrespondecas por la blazono de la komunumo Kirchhellen. Supozeble jam en la frua mezepoko ĉi tie ekloĝis homoj, ĉar la sojlo estas pli bone prilaborebla por la kamparanoj pro la sablo. La kaŭzo por tio estas la Rejno, kiu mallonge post la glaciepoko havis branĉojn ĝis Kirchhellen.

enirejo al la amuzparko Movie Park Germany
ĝardena flanko de la barokstila kastelo Schloss Beck

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne