Kirjat Ono (hebreeקריית אונו, kun vokalaj akcentoj קִרְיַת אוֹנוֹ) estas urbo en la distrikto Tel-Avivo de Israelo; ĝi apartenas al la Tel-Aviva metropola regiono ankaŭ nomata Guŝ Dan. Fine de la jaro 2008 la urbo havis 28 700 loĝantojn.[1] La nomo devenas de la biblia loĝloko Ono, kiu menciiĝis en la 1-a libro de la Kroniko (8,12) kaj en la Libro de Neĥemja (6,2).