Kisia lingvaro | |
lingvo | |
---|---|
Mel | |
Lingvistika klasifiko | |
Niĝerkonga lingvaro
| |
Lingvaj kodoj | |
Glottolog | kiss1245 |
Angla nomo | Kissi |
Franca nomo | kissi |
La kisia lingvo (alilingve ankaŭ kiel kissi aŭ Kisi) estas okcidentafrika mel-lingvo, parenca al la temna lingvo de Sieraleono. Estas du variantoj, norda kaj suda, kaj ambaŭ estas tonaj lingvoj. La norda varianto estas parolata en Gvineo kaj Sieraleono. La norda varianto ofte uzas pruntojn de la lingvoj maninka kaj mende. La suda varianto estas parolata en Liberio kaj Sieraleono. La du variantoj estas rimarkinde malsamaj, sed ili estas sufiĉe parencaj.