Kitadake (aŭ Monto Kita; japane: 北岳 Kita-dake, kio signifas 'Norda Vertico') estas la dua plej alta monto de Japanio (la unua estas Fuĝi). Ĝi estas konata kiel la estro de la Sudaj Alpoj kaj estas inter la cent plej famaj montoj de Japanio.[1] Ĝi situas en la montaro Akaiŝi, konata ankaŭ kiel Sudaj Alpoj en la gubernio Jamanaŝi. Ĝi havas 3193 metrojn de alteco.[2]
- ↑ Informo pri la monto en japana paĝo (japane). [1] Arkivigite je 2011-07-22 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Informo ĉe la paĝo de la Geospatial Information Authority of Japan (GSI) (angle). [2]