Kizilordo (kazaĥeҚызылорда, Qızılorda, en iuj okcidenteŭropaj lingvoj transliterigata Kyzylorda, foje ankaŭ Qyzylorda) estas urbo en Kazaĥio. Ĝi estas la administra centro de la samnoma regiono aŭ provinco Kizilordo. Kizilordo estis fondita en 1820, kaj en 1867 ricevis urbajn rajtojn. Komence de la jaro 2014 ĝi havis 213 165 loĝantojn. En la ruse dominitaj epokoj de aparteno al la Rusia Imperio kaj de Sovetunio ĝi dumtempe ankaŭ havis la nomojn Кзыл-Орда (Kzil-Orda), Ак-Мечеть (Ak-Meĉet), Перовск (Perovsk) kaj Форт-Перовский (Fort-Perovskij).