Klaatu | |
---|---|
Daŭro | 1973 - 1982 |
Ĝenro | roko, progresa roko |
Oficiala retejo | http://www.klaatu.org |
Muzikistaro | |
Vidu ankaŭ Portalo pri muziko | |
Klaatu estis kanada progresa-roka muzikgrupo kreita en 1973 de John Woloschuk kaj Dee Long. Ili nomas la grupon Klaatu, kiel la eksterterulo de la filmo The Day the Earth Stood Still. La kantoj Hanus of Uranus/Sub-Rosa Subway kaj Dr. Marvello/For You Girl eldoniĝis per GRT Records antaŭ ol la grupo kuniĝis kun Daffodil Records kaj ĝia prezidanto Frank Davies.
La drumisto Terry Draper iĝis membro post nelonge kaj la grupo registris la kantojn California Jam kaj True Life Hero. Tiam la kantoj malmulte estis ludataj radiofonie. Antaŭ 1975, pro Davies kaj produktisto Terry Brown, Klaatu ekhavis kontrakton kun Capitol Records en Usono.