Klio | |
---|---|
![]() | |
rolulo de helena mitologio | |
Informoj | |
Sekso | ina |
Patro | Zeŭso |
Patrino | Mnemozino |
Gefratoj | Melpomeno • Uranio • Eŭterpo • Terpsiĥoro • Erato • Polimnio • Talio • Kaliopo |
Kunulo | Apolono |
Infanoj | Hiakinto • Himeno |
Klio (en la antikva greka lingvo Κλειώ [Kleio], eble el κλέω [kleo] «celebri, kanti»), en la helena mitologio estas unu el Muzoj. Muzo de historio kaj plue de etiko kaj epopea poezio, ŝi kantas la estintecon de homoj kaj iliaj farintoj sub la egido el Apolono.
Klio estas ofte prezentata pli aŭ malpli juna virga knabino, pli kutime kiel filino de Zeŭso kaj la memoreca diino Mnemozina[1]. Ŝi estas unu el naŭ muzoj kune kun siaj fratinoj, Eŭterpo, Talio, Melpomeno, Terpsiĥoro, Erato, Polimnio, Uranio kaj Kaliopo kiu estas la sola pli aĝa ol ŝi [2].
Ŝi naskiĝis en Pierio (historia regiono de Antikva Makedonio) kiam Zeŭso, malproksime de la senmortuloj, naŭfoje vizitis Mnemozina kiu fine akuŝis ĉe la finjaro la naŭ muzojn, interalie Klio[3]. Ŝi vivis en montoj, en Pieiro, ĉe la monto Olimpo, aŭ ĉe la monto Helikono (Ἑλικών) en Beotio.
En la helena mitologio oni atribuas al ŝi esti la inventistino de la gitaro.