Kliper estas planita reuzebla kosmoŝipo de la rusa kosmofirmao RKK Energija. Oni komence planis ĝin kiel posteulon de kosmoŝipo Sojuz, sed la rusa registaro decidis ne apogi la esploron, evoluigojn de Kliper meze de 2006. La registaro volas pluevoluigi la Sujuz-ojn en kunlaboro kun ESA.
Oni taksas la necesan koston de Kliper ĉ. 1,1 miliardoj da usonaj dolaroj.