Kleopa, Alfeo, Klopas kaj KleoPa estas la nomoj de iuj personoj aluditaj en iuj historiaj kristanaj fontoj. La identeco kaj klarigo pri iliaj rilatoj kun Jesuo estas de jarcentoj debatata temo inter kristanaj esploristoj. En la katolika tradicio, kun malsamaj gradoj de certeco kaj interpreto inter la diversaj aŭtoroj, ili estas konsiderataj terminaj variaĵoj de la sama nomo, portataj de malsamaj personoj.