Klubo de Madrido | ||
---|---|---|
![]() | ||
neprofitcela organizaĵo ![]() | ||
Lando(j) | Hispanio vd | |
Sidejo | Madrido, Hispanio | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Klubo de Madrido estas sendependa neprofitcela organizaĵo kreita por antaŭenigi demokration kaj politikan ŝanĝon en la internacia komunumo. Ĝiaj membroj estas 89 eksaj prezidantoj kaj ĉefministroj de 58 landoj, kaj sekve la Klubo de Madrido estas la plej granda monda forumo de eksaj ŝtatestroj kaj registarestroj.
Inter ĝiaj ĉefaj celoj estas la plifortigo de la demokratiaj institucioj kaj la konsilado pri solvo de politikaj konfliktoj en du ŝlosilaj areoj: demokratia gvidado de ŝtatoj, respektive regado de kaj respondo al ŝtataj krizoj kaj post-krizaj situacioj.
La Klubo de Madrido kunlaboras kun registaroj, inter-registaraj organizaĵoj, la civila socio, kleruloj respektive sciencistoj, kaj reprezentantoj de la ekonomia mondo, por kuraĝigi dialogon cele la sociaj kaj politikaj ŝanĝoj. La Klubo de Madrido ankaŭ laboras en serĉo pri efikaj metodoj por havigi teknikajn konsilojn kaj rekomendojn al sendependiĝantaj ŝtatoj cele al establigo kaj plifortigo de demokratiaj strukturoj tie.