Kodo de Federaciaj Regularoj

La Kodo de Federaciaj Regularoj (angle Code of Federal Regulations, akronime CFR) estas la aro de permanentaj leĝoj kaj regularoj (referitaj kiel Administra juro) publikigitaj en la Federacia Registro (Federal Registry) fare de la administraj departementoj kaj agentejoj de la federacia registaro de Usono. La CFR estas dividita en 50 titolojn kiuj reprezentas larĝajn areojn kondiĉigitajn de federaciaj regularoj.

La CFR Jara Eldono estas la kolekto de ĝeneralaj kaj permanentaj leĝoj publikigitaj fare de la Federacia Registro (parto de la Nacia Arkivo kaj Rekorda Administracio, aŭ NARA) kaj la Registaro-Eldonejo [1]. Aldone al ĉi tiu ĉiujara publikigo, la CFR estas publikigita en neformala formato rete ĉe la elektronika CFR-retejo, kiu estas ĝisdatigita regule kaj foje ĉiutage.

  1. Browse Code of Federal Regulations (Annual Edition). US Government Publishing Office Federal Digital System. Alirita 2014-05-23 .

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne