Kodparolantoj (angle: Code talkers) estis homoj dum la 20-a jarcento, kiuj tradukis tekstojn en lingvon, kiu ne estis vaste konata, kiel rimedo al transmisio de sekretaj mesaĝoj dum milito.
Hodiaŭ la termino estas kutime asociita kun soldatoj de la Armitaj Fortoj de Usono, kiuj dum la mondmilitoj uzis sian scion pri la lingvoj de la indiĝenaj popoloj de Usono kiel bazon por transdoni sekretajn mesaĝojn. Ĝi estas ĉefe grupo de proksimume 400 ĝis 500 indianoj en la Usona Marinfanteria Korpuso, kies ĉefa funkcio estis elsendi sekretajn taktikajn mesaĝojn. Tiuj kodparolantoj elsendis la mesaĝojn per telefono aŭ sendrataj radioj, uzante oficialajn aŭ neoficialajn kodojn bazitajn sur siaj gepatraj lingvoj. Ilia agado plibonigis la rapidecon de ĉifrado de la dissendoj ambaŭflanke de la komunikiloj en militaj operacoj ĉe la frontoj dum la Dua Mondmilito.
La esprimo "kodparolantoj" rilatas specife al dulingvaj Navaĥaj parolantoj rekrutitaj dum Dua Mondmilito fare de la Martrupo por servi en siaj komunikadsekcioj en la Azi-Pacifika kampanjo. Tamen, la unuaj parolantoj de la kodo estis la Ĉerokoj kaj Ĉoktaoj, Indianoj kiuj deĵoris en Unua Mondmilito.
Aliaj kodparolantoj naskitaj en Usono estis dungitaj fare de la usona armeo dum la Dua Mondmilito, inkluzive de soldatoj de la triboj de la Lakotoj,[1] la Meskŭakoj kaj Komanĉoj. Krome, soldatoj de eŭska deveno estis rekrutitaj al la Martrupo por funkcii kiel kodparolantoj en la Dua Mondmilito en lokoj kie eŭskaj parolantoj ne estis atenditaj.